Zakarida Armenio

Zakarida Armenio
1201 – 1360

Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La Zakarida Armenio ( armene Զաքարյան Հայաստան Zakarjan Hajastan) estas la nomo uzata por nomumi teritoriojn armenajn donitajn en feŭdo de la reĝino Tamara de Kartvelio al membroj de la familio Zakarjan en 1201. Post la kapto de Anio fare de la mongoloj en 1236, la superregado de ĉi-lastaj anstataŭas la kartvelan superregadon. La Zakaridoj tiam konservis sin kiel eble plej bone ĝis la 1330-aj jaroj, kiam Armenio falis en la manojn de turkmenaj triboj, kaj malaperas de historiaj fontoj ĉirkaŭ 1360. Strikte parolante, la periodo zakarida tamen kovras la unuan duonon de la 13a jarcento kaj finiĝis ĉirkaŭ 1260[1].

Zakarida Armenio.

Sub la regado de la zakaridaj princoj, ĉi tiuj teritorioj spertis relativan stabilecon, danke al tio la armenaj urboj pliriĉiĝis. Pluraj monaĥejoj ankaŭ estas fonditaj, kaj oni atestas veran renesancon. Kiam ili falis, Granda Armenio travivis novan malhelan periodon en sia historio.

  1. Chahin 1987, paĝo235.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search